La Porkoj – Jen Lyrics

Jen la suno
Jen la luno
Jen du malsamaj astroj
Jen vikingo
Jen urbano
Jen la plej malsamaj homoj

Jen vi kaj mi
Akvo kaj oleo
Jen vi kaj mi
Akvo kaj oleo

Jen mandrilo
Jen ŝakalo
Jen du malsamaj bestoj
Jen kastelo
Jen igluo
Jen la plej malsamaj domoj

Jen vi kaj mi
Akvo kaj oleo
Jen vi kaj mi
Akvo kaj oleo

Jen pomsuko
Jen veneno
Jen malsamaj trinkaĵoj

Jen vi kaj mi
Akvo kaj oleo

Comments (0)